Do, mi daŭre instruas esperanton. Pasis longa tempo post mia unua afiŝo pri tio, kaj mi volas denove skribi, esperante ke miaj spertoj povu helpi al iu (kaj por ke mi mem komprenu kion mi envere pensas, kaj por ke mi post dek jaroj povu scii kion mi faris dum tiu ĉi tempo… Skribado ĉiam plej utilas al la aŭtoro mem ☺)
Resume, pasis la tempo kaj venis la aŭtuno. Kun la aŭtuno venis novaj lernantoj, kiuj diligente lernis. Unu el ili aldonis esperanton al preskaŭ deko da aliaj lingvoj kaj kompreneble rapide progresis, aliaj bonrapide lernis sed tamen hezitemis.
Frue en la nova jaro, mi kaj Saŝa decidis havi du rondojn en la kurso: komencantan rondon kaj progresantan rondon. Saŝa preparis diversajn materialojn kaj ekzercojn por progresantoj (multon ĉerpante el edukado.net), dum mi okupiĝus pri eventualaj alvenantaj komencantoj — kaj alvenis tri komencantoj. Ili jam trapasis du lecionojn, sed dum kelkaj semajnoj ne aperis; eble mi skribu al ili por rememorigi. Kaj dume miaj progresintoj malaperis; iu ne plu havis tempon, iu trovis aliajn okupaĵojn, kaj tiel plu.
Kaj daŭre, mi ĉion ĉi faras por unu sola tipo de momento: por vidi lernanton, kiu subite komprenas kiel konstrui novan frazon. Tio estas por mi la plej profunda ĝojo. Mia kurso nuntempe okazas en ĵaŭdaj vesperoj, kaj mi iom bedaŭras ke mi movis ĝin de lundoj, ĉar ĝi estis bonega inspira komenco por laborsemajno.
Kaj mi pli kaj pli emas pensi, ke tio estu la bazo de mia instruado, pli ol la bildkartoj de Stano Marĉek. Kiel diris Paul Graham, Powerpoint laŭdire estas ilo por prezenti ideojn, sed ĝia vera celo estas ke homoj ne timu fari publikan paroladon. Simile mi trovas ke la celo de la bildkartoj estas iom post iom alkutimigi min al rektmetoda instruado — tio estas, alparoli la lernanton kiel eksterlandanon kun neniu komuna lingvo, kaj atendi ke la lernanto respondu. (Verŝajne la bildkartoj tamen valoras per tio ke ili donas la skriban formon de vortoj. Aliflanke, eble la valoro de tio dependas de la lernanto…)
Mi uzas ankaŭ aliajn instruilojn — la aron de pluŝaj bestoj kiujn vi vidas en la supra foto (post tiu foto, la aro iom kreskis). Sufiĉe frue en la kurso mi ekzercigas la lernantojn per frazoj kiel "Ĉu la muso estas sur la tablo?", por ke ni havu ion pri kio paroli. Certe estus utile se mi havus pli vastan gamon de ekzercoj, sed por prepari tion mi devus trovi tempon, kaj… mi havas same malmulte da tempo kiel miaj lernantoj ☺
Mi, kiel moderna juna homo, kompreneble uzas la plej modernan teĥnologion por diskonigi mian kurson, do ĝi havas grupon ĉe Vizaĝlibro. Tio estas bona ilo por komuniki kun jamaj lernantoj, ekscii kiu venas (mi kreas novan vizaĝlibran "okazaĵon" por ĉiu ĵaŭdo), sciigi pri nuligoj kaj tiel plu, sed efektive ĝi ne estas tre bona varbilo. Preskaŭ ĉiuj novuloj trovis mian kurson per sufiĉe modesta anonco en la retpaĝo de Londona Esperanto-Klubo. Mi suspektas ke la vizaĝlibra grupo malbone videblas en serĉiloj, do mi pripensas krei alian retpaĝon por mia kurso ie.
Krome mi iom eksperimentis pri reklamo ĉe Vizaĝlibro, kaj investis en tio kelkajn pundojn. Mi provis diversajn bildojn kaj diversajn allogtekstojn. Rezulte, kelkaj homoj ja klakis la reklamon, kaj kelkaj eĉ aliĝis al la okazaĵo, sed efektive ne venis. Mi havas ideon, ke mi devus ne reklami la okazaĵon mem (ĉar tio efektive valoras nur por unu ĵaŭdo), sed krei "Paĝon" kaj reklami ĝin (ĉar homoj kiuj "ŝatas" paĝon daŭre ricevas anoncojn el ĝi). Sed mi ankoraŭ ne certas pri ĉio ĉi.