Mi komencis scivoli, kial restas tiel multe da monato je la fino de la mono.

Mi ja havas la konteltirojn de la banko, do mi povus rigardi ilin kaj mem sumigi kion mi pagis al kiu, sed tiun laboron la komputilo devus fari por mi, ĉu ne? Pasintjare mi komencis por tio uzi hledger. Tio kio plej logis min al ĝi estis ke ĝi konservas transakciojn en teksta dosiero. Tia dosiero estas facile redaktebla per ajna tekstoredaktilo, kaj se pro iu kialo mi ne plu povus uzi tiun programon, mi ĉiukaze povus legi miajn datumojn.

Iel mi devas enmeti la datumojn en la programon. Mia banko permesas elŝuti konteltirojn en "CSV-formato" (datumeroj disigitaj per komoj). hledger havas funkcion por legi transakciojn el CSV-dosiero, dividi la transakciojn en kategoriojn (ekz. manĝo, lupago, transporto ktp) surbaze de la priskriba teksto kaj dosiero kun reguloj, kaj krei tekstan dosieron laŭ la formato de hledger. La procedo estis la jena:

  1. Elŝuti dosierojn de la banka retejo. Estas po unu dosiero por ĉiu konto (kuranta konto, ŝparkonto, kreditkarto). Por la kuranta konto kaj la ŝparkonto mi povas elekti ajnan periodon ene de la lastaj tri monatoj, sed por la kreditkarto mi povas elekti nur laŭ pagperiodo (t.e. ekde la mezo de unu monato ĝis la mezo de la sekva).
  2. Alinomi la dosierojn. La nomoj de la elŝutitaj dosieroj konsistas el la elŝutodato (ne la dato(j) de la elektita periodo) kaj la kontonumero, sed tiutempe hledger postulis ke la CSV-dosieroj havu nomon kun sama komenco kiel la dosiero kun kategorireguloj, do mi devis permane ŝanĝi la nomon de la dosieroj.
  3. Transformi la dosierojn al hledger-formato.
  4. Enmeti la transformitajn transakciojn en la ĝeneralajn dosierojn, kiuj enhavas transakciojn el pasintaj periodoj. Necesas atenti ke neniu transakcio aperu dufoje en la ĝenerala dosiero. Tio povus okazi se mi malprecize elektis la elŝutperiodojn.

Tiu procedo ja estas komplika, kaj enhavas permanajn paŝojn kiuj estas tedaj kaj erariĝemaj, do mi ekserĉis alian programon por spuri spezojn.

(Se vi ne deziras legi pri la diversaj programoj kiujn mi provis, tuj saltu al la konkludo.)

Gnucash

En pli frua epoko mi uzis Gnucash. Tiam mi konservis paperajn kvitancojn, permane entajpis ilin en Gnucash, kaj de temp' al tempo bilancis komparante al la banka konteltiro. Ĉi-foje mi tamen deziras sistemon pli aŭtomatan.

Gnucash povas importi QIF-dosierojn (kiajn mi ankaŭ povas elŝuti de la banko). Tamen estis pli malfacile enkategoriigi transakciojn: dum la importado, mi povis doni kategorion al ĉiu unuopa transakcio, kaj supozeble Gnucash iom post iom lernas kiel enkategoriigi transakciojn, sed mankis al mi la definitivaj reguloj de hledger: ekzemple transakcioj pri monmaŝinaj elprenoj aperas en la konteltiroj kun la teksto "CASH" sekvata de la adreso de la monmaŝino, kaj sekve mi volus ke ĉiuj transakcioj kun tia priskribo aperu en unu kategorio, sed en Gnucash mi ŝajne devus fidi la lernemon de la programo.

Post la importado, mi elserĉis ĉiujn transakciojn kun tia priskribo, kaj ekhavis liston. En tiu listo mi provis samtempe ŝanĝi la kategorion de ĉiuj transakcioj, sed tio ne eblis — en Gnucash entute ne eblas ŝanĝi pli ol unu transakcion per unu paŝo, kio estas granda malavantaĝo kompare al la situacio en hledger.

Do mi decidis provi aliajn programojn antaŭ ol findecidi kion uzi.

Skrooge

Mi instalis Skrooge kaj donis al ĝi miajn QIF-dosierojn. Skrooge ŝajnis pli promesplena rilate al aŭtomatigo. Ĝi permesas krei regulojn, kun kondiĉoj kaj agoj, kiuj aŭtomate aplikiĝas al transakcioj. Tio estas farata per grafika interfaco, kaj postulas sufiĉe multe da musklakado, sed ĉar sufiĉas tion fari unu fojon, mi imagas ke ne estas tiom terure. (En hledger, mi ofte aldonis novajn regulojn kiam aperis transakcio ne kovrata de jam ekzistanta regulo.)

Resume, la programo ŝajnis sufiĉe taŭga. La interfaco estas plena je funkcioj, por kiujn lerni oni ŝajne bezonas multe da tempo, sed principe tio estas bona afero.

Ekaperis grava manko nur kiam mi faris duan importadon. La programo aŭtomate metas transakciojn en konton kun nomo de la importata dosiero, do mi jam ŝanĝis la nomojn de la kontoj al senchavaj nomoj. Tamen, je la dua importado mi denove havis kontojn kun nurciferaj nomoj, kaj mi tute ne povis trovi manieron movi la transakciojn al jam ekzistantaj dosieroj. Tiu nefleksebleco ĝenis min, do mi daŭrigis mian serĉadon.

KMyMoney

Venis la vico de KMyMoney. Ĝi sen plendoj importis miajn QIF-dosierojn, sed kiom ajn mi serĉis, mi ne sukcesis krei kategoriajn regulojn por importataj transakcioj. Verŝajne la programo ne celas mian uzostilon, sed tiun de malpli pigraj homoj kiuj mem entajpas siajn transakciojn, kaj poste elŝutas konteltiron por certigi ke la banko konsentas kun ili.

Reen al hledger

La rezulto de mia esplorado konfuzis min. Mi volis foriri de mia antaŭa sistemo pro tio, ke ĝi estas tro komplika kaj postulas tro da permana traktado — ĝi aspektas kiel sistemo farita de "nerdo" por "nerdo". Tiuj ecoj igis ĝin tro malfacile uzebla por ke mi havu la emon daŭre enmeti novajn konteltirojn. Mi ankaŭ tion timis, ke mia sistemo eble estis tro ligita al la komputilo en kiu ĝi rulis, tiel ke estus malfacile movi ĝin al alia komputilo se bezonatus. Tial mi serĉis programon celatan al pli vasta celgrupo, sed tio kion mi trovis ne kontentigis min.

Do mi decidis resti ĉe hledger, kaj pliefikigi mian uzon de ĝi:

  • Mi kreis skripton kiu alinomas elŝutitajn dosierojn laŭ la datoj de la entenataj transakcioj. Tiel mi povas facile konservi sinsekvajn konteltirojn en unu dosierujo, kaj per unu rigardo vidi kiujn konteltirojn mi havas kaj kiujn ne.
  • Mi kreis skripton kiu konvertas la elŝutitajn dosierojn al dosieroj laŭ la formato de hledger. (hledger intertempe jam permesas ke la elŝutita konteltirdosiero kaj la regulardosiero havu diversajn nomojn.)
  • Mi kreis skripton kiu kreas dosieron kiu referencas ĉiujn konteltirojn en la dosierujo, tiel ke mi ne plu bezonas mem kunglui la sinsekvajn konteltirojn.

Ankoraŭ la alinomado estas iom malglata; necesas permane alinomi la elŝutitan konteltirdosieron, kaj poste permane ruligi la alinomadan skripton. Mi tamen esperas ke la ĝisnunaj faciligoj povos venki mian pigrecon kaj inspiri min daŭre elŝuti kaj enkategoriigi transakciojn, tiel ke mi havos ĉiujn haveblajn informojn pri kien iris la mono.

Mi komencis scivoli, kial restas tiel multe da monato je la fino de la mono, kaj entreprenis esploron pri librotenaj programoj…