La tiparo Grapefruit (grapfrukto) enhavas kelkajn fruktajn simbolojn kiuj estis aldonitaj al Unikodo en versio 6.0 (PDF). La bildoj estas prenitaj el komikso de xkcd kun simila nomo.

Se via sistemo havas ĉi tiun tiparon, tio ĉi:

🍅 🍇 🍉 🍋 🍌 🍍 🍎 🍏 🍐 🍑 🍒 🍓

devus aspekti proksimume ĉi tiel:

grapefruit.png

Se via sistemo ne havas la tiparon, sed via retumilo estas sufiĉe mojosa por subteni @font-face kun Truetype-aj tiparoj, tiam la sekva alineo povus aspekti kiel fruktoj:

🍅 🍇 🍉 🍋 🍌 🍍 🍎 🍏 🍐 🍑 🍒 🍓

La jena peco de CSS igas ajnan HTML-elementon kun klaso fruit uzi la tiparon Grapefruit:

@font-face {
    font-family: Grapefruit;
    src: url(http://xn--5dbqm8ad.xn--9dbdkw.se/grapefruit/Grapefruit.ttf)
         format("truetype");
    unicode-range: U+1F345-1F353;
}

.fruit {
    font-family: Grapefruit;
}

Vi estas tre bonvena uzi la supran kodon por via retejo. Nur memoru ke la permesilo ne permesas komercan uzadon.

Sed pri kio temas?

Ĉi tiuj fruktaj simboloj estas ekzemploj de emoji, bildaj signoj kiuj estas popularaj inter japanaj uzantoj de poŝtelefonoj. Kiel skribas la respondaro pri emoji ĉe unicode.org, estas 722 simboloj en "kerna" aro, komuna al la tri plej grandaj japanaj poŝtelefonaj operatoroj. Oni starigis bildigon de ili al Unikodo en versio 6.0, post propono de Apple kaj Google. 114 el ili oni ligis al jam ekzistantaj unikodaj signoj, sed por la aliaj 608 (inkluzive de tiuj ĉi fruktaj simboloj) oni kreis novajn kodojn.

Mi volis uzi tiujn ĉi signojn, sed mi ne povis trovi tiparon enhavantan ilin, kaj eĉ malpli eblis trovi libere uzeblan tiparon. (Tio verŝajne ne devus surprizi, ĉar mi serĉis tiparojn tuj post kiam publikiĝis Unikodo 6.0 en oktobro 2010.) Do mi ekpensis pri tiu ĉi komikso de xkcd, kaj mi decidis remiksi ĝin.

Elŝuti

Vi povas elŝuti la TTF-dosieron mem, aŭ arkivon enhavantan ankaŭ la fontaĵon:

Same kiel la origina komikso, ĉi tiu tiparo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce 2.5 Ĝenerala.

Galerio

Ankoraŭ ne ekzistas galerio pri interesaj uzoj de tiu ĉi tiparo. Kial ne aldoni ekzemplojn al ?la diskutpaĝo? Aŭ kontaktu min rekte.

Evoluigado

La fontokodo loĝas en Github. Vi povas uzi Fontforge por ŝanĝi la tiparon.

Alternativoj

Alia tiparo kiu subtenas tiujn ĉi simbolojn (kaj multegajn aliajn) estas Symbola de George Douros.