La jaroj, tagoj, horoj ĝis kiam mi ricevis la leteron estas en mia memoro kunpremitaj al tute mallonga okazaĵaro. Mia koro ŝajne sciis, kio okazos; kiam mi prenis la koverton en mian manon kaj krude tirmalfermis ĝin, ĝi batis strangan ritmon kiun oni eble povus interpreti kiel antaŭmezuron.
La letero estis mane skribita, sed mi ne rekonis la stilon. Oni laŭ iu neklara maniero ricevis mian nomon kaj decidiĝis, kaj nun petis min aperi "surloke", laŭ la teksto. Mi sciis proksimume pri kio temis, laŭ mia kredo, do mi pakis la nepraĵojn kaj enbusiĝis.
Mi ricevis lokon ĉe la fenestro. Kiam mi ne pripensadis, kio okazos kaj kial ĝuste mi elektiĝis, miaj okuloj glitis super la naturo ĉe la vojrando, kaj tiam mi komencis kompreni ke io ŝanĝiĝis. Ĉiu arbo, ĉiu ŝtono, ĉiu floro kriis en sia sensona maniero ke mi estas sur la ĝusta vojo, ke la suno neniam plu subiros super mi, ke neimageblaj riĉaĵoj estos al mi tiel proksimaj kiel se mi tenus ilin enmane.
Kiam mi finfine alvenis, mi estis tiel plena je tiuj kuraĝigoj, ke mi ne surpriziĝis kiam mi renkontis M, kiu venis tien laŭ samaj kondiĉoj kiel mi. Ni renkontis unu la alian unu fojon antaŭe, kaj jam tiam reciproke meritis lokon en nia memoro, sed nur nun, en nia nova medio, ĉio ekkongruis. Estis kvazaŭ niaj animoj havus tian formon ke ili kune bildigis specifajn promesojn kiuj nun plenumiĝis.
Mi povus senfine rakonti pri miaj aventuroj kun M, pri kiam ni kune grimpis en altaj arboj, pri kiam ni perdis la vojon en noktomezo intence, pri kiam ni subite ekkomprenis kiel la mondo funkcias kaj kiel ni du plibonigus ĝin se ni povus decidi - sed tio maljuste prezentus tion, kio okazis. Malgraŭ ĉio, ni estis tie ne por renkonti unu la alian sed por pli alta celo, kaj la speciala "duopeco" de mi kaj M neniel malhelpis ke ni aparte partoprenis plene en la komuneco.
La unuaj tagoj nature uziĝis por adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj. Oni atendis min, kaj oni ĉiel volis doni glatan enhejmiĝon, tamen komprenante mian ardan emon tuj plenumi mian novan rolon. Kien ajn mi iris, min renkontis ridetoj, kaj preskaŭ ĉiu homo kun kiu mi parolis havis ion saĝan por diri pri mi, pri la kondiĉoj ĉi tie sur la monto, aŭ pri vivo ĝenerale. Mi penis lerni ĉies nomon, kaj baldaŭ ne hezitis nomi ĉiujn amikoj.
Kvar tagoj jam pasis, kiam mi ekspertis, kion signifas sopiro.