Per tiu ĉi teksteto mi volas montri ke la rusa kaj pola literumsistemoj, kvankam tre diversaj, esprimas preskaŭ la saman fonemaron. Mi esperas ke tio helpos al vi, kara leganto, legi pli bone unu aŭ la alian lingvon.

Komentoj, korektoj kaj kritikoj ĉiam bonvenas.

Fonemoj

Per "fonemo" mi celas la plej malgrandan signifhavan parton de la sonsinsekvo kiu konsistigas vorton. Mi transskribos en tiu ĉi teksto fonemarojn kiujn reprezentas skribita vorto (aŭ rusa aŭ pola) per latinaj literoj inter [krampoj]. (Kvankam oni ofte per tiaj signoj montras prononcon, mi tute ne interesiĝas pri prononco en tiu ĉi teksto, ĉar tio malhelpus al ni kompari la polan kaj la rusan.)

Kaj la rusa kaj la pola uzas "moligitajn" konsonantojn. Tiajn mi montros en mia transskribo per malgranda litero J, ekzemple: НЬ = Ń = [nⱼ]. La literumdiferenco de moligitaj konsonantoj en la du lingvoj estos ĉi-sube centra temo.

Moligo en la rusa

En la rusa, moligitaj konsonantoj ĝenerale esprimiĝas en skribo per sekva "mola" vokalo. Al la "malmolaj" vokaloj А, О, У, Ы kaj Э korespondas la "molaj" vokaloj Я, Ё, Ю, И kaj Е. Se post moligita konsonanto ne sekvas vokalo, oni anstataŭe uzas t.n. molan signon: Ь

Ekzemploj: медь [mⱼedⱼ] "kupro", лёд [lⱼod] "glacio".

(En tiuj du ekzemploj la fina sono fakte prononciĝas kiel T anstataŭ D, pro la senvoĉigo de finaj konsonantoj kiu okazas kaj en la rusa kaj en la pola, sed en la transskribo mi tamen uzas la literon D, por sekvi la skriban formon.)

Se mola vokalo staras en komenco de vorto, aŭ post alia vokalo, ĝi esprimas la sonon [j] anstataŭ moligon: ясный [jasnyj] "klara".

Iuj konsonantoj (Ж, Ш, Ц) neniam estas molaj, kaj iuj (Ч, Щ) ĉiam estas molaj.

Moligo en la pola

En la pola, moligitaj konsonantoj principe esprimiĝas per supersignitaj literoj: Ć, Ń, Ś, Ź. Tamen, se post moligita konsonanto sekvas la vokalo "i", la supersigno forfalas (ĉar la "i" memstare indikas molecon), kaj se sekvas alia vokalo, oni skribas inter la konsonanto kaj la vokalo aldonan "i". Tio povas kaŭzi diferencojn de la sama vorto laŭ gramatikaj formoj, ekzemple: koń [konⱼ] "ĉevalo", konia [konⱼa] "de ĉevalo", koni [konⱼi] "de ĉevaloj".

La malmola korespondaĵo de Ć estas ne C, sed T. Tial mi montros molan C kiel [tⱼ] en miaj transskriboj, ekzemple: ciasto [tⱼasto] "torto".

La mola korespondaĵo de D skribiĝas DŹ (sed sen la supersigno antaŭ vokalo, laŭ la supraj reguloj). Ekzemplo: dziki [dⱼiki] "sovaĝa".

Escepta estas la konsonanto L. Ĝi skribiĝas Ł kiam ĝi estas malmola kaj L kiam ĝi estas mola. Ekzemploj: las [lⱼas] "arbaro", głodny [glodny] "malsata".

Escepta estas ankaŭ la konsonanto R. Ĝi skribiĝas R kiam ĝi estas malmola kaj RZ kiam ĝi estas mola. Ekzemploj: ręka [ręka] "mano", rzeka [rⱼeka] "rivero". (Ą kaj Ę estas polaj nazaj vokaloj kiujn la rusa ne plu havas. Mi transskribos ilin senŝanĝe, sed sube plu traktos ilin.)

La leganto verŝajne protestos kontraŭ iuj supraj parigoj, kaj tute prave rimarkigas ke L/Ł, R/RZ, S/Ś sonas tute diverse en la pola, sed denove mi atentigas ke mi tute ne interesiĝas pri prononco; por komparo kun la rusa indas trakti ilin kiel parencajn fonemojn.

Komparoj

Kun tiu sistemo por transformi skribitajn vortojn el la du lingvoj al la sama transskribmaniero, ni povas komence rimarki ke multaj vortoj havas la samajn fonemojn (kvankam ne ĉiam la saman signifon):

  • кот = kot = [kot] "kato"
  • конь = koń = [konⱼ] "ĉevalo"
  • дети = dzieci = [dⱼetⱼi] "infanoj"
  • сеть = sieć = [sⱼetⱼ] "reto"
  • река = rzeka = [rⱼeka] "rivero"
  • неделя "semajno" = niedziela "dimanĉo" = [nⱼedⱼelⱼa]

En iuj vortoj ni trovas ŝanĝon de vokalo. Sufiĉe ofte tion kaŭzas la praslava vokalo Ѣ "jat", kiu iĝis en la rusa [ⱼe] sed en la pola [ⱼa] aŭ [ⱼe] depende de konjugacio:

  • белый [bⱼelyj] ≈ biały [bⱼaly] "blanka"
  • лес [lⱼes] ≈ las [lⱼas] "arbaro"
  • лесной [lⱼesnoj] ≈ leśny [lⱼesⱼny] "arbara"
  • вера [vⱼera] ≈ wiara [vⱼara] "kredo"
  • место [mⱼesto] "loko" ≈ miasto [mⱼasto] "urbo"

Iam la rusa havas senakcentan E kie la pola havas O:

  • сестра [sⱼestra] ≈ siostra [sⱼostra] "fratino"
  • седло [sⱼedlo] ≈ siodło [sⱼodlo] "selo"

La polaj nazaj vokaloj Ą kaj Ę skribiĝis siatempe per la cirilaj literoj Ѫ "granda jus" kaj Ѧ "malgranda jus" (sed en la pola la du sonoj unue kunfandiĝis kaj poste disiĝis, tiel ke oni ne povas tuj kompreni kiu estis la origina sono). En la rusa tiuj sonoj iĝis iam [u], iam [ⱼa]:

  • пять [pⱼatⱼ] ≈ pięć [pⱼętⱼ] "kvin"
  • мясо [mⱼaso] ≈ mięso [mⱼęso] "viando"
  • счастье [sĉⱼastje] ≈ szczęście [ŝĉęsⱼtⱼe] "feliĉo" (ĉi tie [ⱼa] skribiĝas per А en la rusa vorto pro literuma regulo)
  • мука [muka] ≈ mąka [mąka] "faruno"
  • рука [ruka] ≈ ręka [ręka] "mano"
  • мудрый [mudryj] ≈ mądry [mądry] "saĝa"
  • буду [budu] ≈ będę [będę] "mi estos"

En iuj kazoj la rusa havas [olo], [oro] aŭ [ⱼerⱼe], dum en la pola mankas la unua vokalo:

  • голос [golos] ≈ głos [glos] "voĉo"
  • берег [bⱼerⱼeg] ≈ brzeg [brⱼeg] "bordo"
  • горох [goroĥ] ≈ groch [groĥ] "pizo"
  • молоко [moloko] ≈ mleko [mlⱼeko] "lakto"

Per tiu ĉi teksteto mi volas montri ke la rusa kaj pola literumsistemoj, kvankam tre diversaj, esprimas preskaŭ la saman fonemaron.