Pasintsemajnfine mi estis ĉe The Language Show (la lingva foiro) en Londono. Mi precipe rakontis al homoj pri Esperanto ĉe la budo de la Esperanto-Asocio de Britio. (Mi tre ĝuis, kompreneble, havante la ŝancon rakonti al homoj preskaŭ ĉion pri mia hobio.)
Estis multaj ekspozicibudoj proponantaj diversajn manierojn lerni diversajn lingvojn, sed kio restis en mia menso estis la budo pri Saaspel, propono pri alternativa literumsistemo por la angla lingvo. La angloj devintus reformi sian literumadon antaŭ longe, ĉar la prononco de iu vorto ĝenerale neniel rilatas al ĝia literumo—kio malfaciligas uzadon de la lingvo kaj por lernantoj kaj por indiĝenoj. (La tradicia literumo verŝajne estis perfekta por la angla lingvo de la Ŝekspira epoko, sed nuntempe ĝi ne estas tre senchava.)
Saaspel (aŭ Sāspel, skribite en ĝia alternativa formo, kun makronoj indikantaj longecon de vokaloj) estas mallongigo de "sama sono—sama literumo", kio estas sufiĉe bona resumo pri kiel ĝi funkcias. Oni skribas vortojn same kiel oni prononcas ilin, kun malmulta (sed ioma) konsidero al ilia klasika literumo. Kelkaj aliaj reguloj kaj principoj estas:
"Longan vokalon", prononcatan kiel en la alfabeto, oni skribas "longe", aŭ "aa ee ii oo" aŭ "ā ē ī ō", laŭ gusto. "U" estas speciala kazo: "use" → "yuz", "boot" → "buut" aŭ "būt".
La mallongaj vokaloj A, E, I kaj O pli-malpli similas laŭ sono la esperantajn vokalojn (kaj tiujn de multaj eŭropaj lingvoj). Por tiu simileco "automatic" iĝas "outomatic" sed "sound" iĝas "saund". Denove "U" estas speciala kazo, kaj uziĝas ekzemple en "cut".
"K" estas uzata nur en propraj nomoj. La litero "C" ĉiam reprezentas la sonon "K", neniam la sonon "S".
La voĉa denta frikativo, kiel en "this", skribiĝas "th", sed la senvoĉa denta frikativo, kiel en "thin", skribiĝas "tt".
Ofte unu konsonanto povas plenigi tutan silabon: "silabl" (syllable), "endd" (ended), "problm" (problem).
Por pli da detaloj, vido ilian retejon.
Kvankam mi ne tute certas ke Saaspel estas la perfekta reformo de la angla literumado, mi sentas ke ĝi estas sufiĉe bona realigo de bona ideo, do mi provos uzi ĝin kaj vidos ĉu mi povos per ĝi iun feliĉigi. (Ideale pro mia peno la mondo tuj ekuzus ĝin, sed se mi povas doni al almenaŭ unu homo tiun varman bonfartan senton je io ĝuste farita, jam indegas.)